Jenaz (komunumaro)
Komunumaro Jenaz | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Jenaz |
Koordinatoj | 46° 55′ N 9° 43′ O / 46.917 °N, 9.717 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ N 9° 43′ O / 46.917 °N, 9.717 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1962 (2009-12-31) |
Areo | 84,59 km² |
Loĝantardenseco | 23 loĝantoj/km² |
La komunumaro Jenaz estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. Ĝi havis 1962 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo Jenaz.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Jenas situas norde de la montoĉeno Hochwang, kies kresto estas ĝia suda limo. En nordo ĝi etendiĝas ĝis la bordo de la rivero Landquart.
Komunumoj de la komunumaro Jenaz
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Jenaz konsistas (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj Jenaz estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Fideris | 613 | 25.36 | 3861 | |
Furna | 205 | 33.32 | 3862 | |
Jenaz | 1144 | 25.91 | 3863 | |
Totale | 3 | 1962 | 84,59 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Jenaz estis kreita 1851 kadre de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono. Ĝis 1985 la komunumaro Jenaz apartenis al la distrikto Oberlandquart. Kun efiko de la 1-a de januaro 1986 la komunumaro Jenaz estis integrita al la distrikto Prättigau/Davos. En la jaro 2000 en Jenaz estis inaŭgurita lerneja centro kun sekundara lernejo por la tuta komunumaro.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Jenaz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|